-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 2:11|
CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.
-
12
|Juan 2:12|
Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.
-
13
|Juan 2:13|
Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
-
14
|Juan 2:14|
Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj sxafoj kaj kolomboj, kaj la monsxangxistojn sidantajn;
-
15
|Juan 2:15|
kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo, sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn;
-
16
|Juan 2:16|
kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de cxi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.
-
17
|Juan 2:17|
La discxiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis.
-
18
|Juan 2:18|
La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion?
-
19
|Juan 2:19|
Respondis Jesuo kaj diris al ili:Detruu cxi tiun sanktejon, kaj mi levos gxin en la dauxro de tri tagoj.
-
20
|Juan 2:20|
La Judoj diris:Kvardek ses jarojn cxi tiu sanktejo estis konstruata; cxu vi levos gxin en la dauxro de tri tagoj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13