-
-
Esperanto
-
-
1
|Juan 3:1|
Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, cxefo inter la Judoj;
-
2
|Juan 3:2|
tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.
-
3
|Juan 3:3|
Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.
-
4
|Juan 3:4|
Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi?
-
5
|Juan 3:5|
Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.
-
6
|Juan 3:6|
Tio, kio naskigxas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskigxas de la Spirito, estas spirito.
-
7
|Juan 3:7|
Ne miru, ke mi diris al vi:Vi devas esti denove naskitaj.
-
8
|Juan 3:8|
La vento blovas, kie gxi volas, kaj gxian vocxon vi auxdas, sed vi ne scias, de kie gxi venas kaj kien gxi iras; tia estas cxiu, kiu estas naskita de la Spirito.
-
9
|Juan 3:9|
Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio farigxi?
-
10
|Juan 3:10|
Jesuo respondis kaj diris al li:Vi estas la instruisto de Izrael, kaj cxu vi ne scias tion?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13