-
-
Esperanto
-
-
21
|Juan 7:21|
Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi cxiuj miras pro tio.
-
22
|Juan 7:22|
Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.
-
23
|Juan 7:23|
Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?
-
24
|Juan 7:24|
Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.
-
25
|Juan 7:25|
Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?
-
26
|Juan 7:26|
Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo?
-
27
|Juan 7:27|
Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.
-
28
|Juan 7:28|
Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.
-
29
|Juan 7:29|
Mi Lin konas, cxar mi estas de Li; kaj Li min sendis.
-
30
|Juan 7:30|
Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, cxar lia horo ankoraux ne venis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11