-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Jeremías 35:14|
Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Rehxab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas gxis nun, cxar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min.
-
15
|Jeremías 35:15|
Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min.
-
16
|Jeremías 35:16|
La filoj de Jonadab, filo de Rehxab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed cxi tiu popolo ne obeis Min.
-
17
|Jeremías 35:17|
Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne auxskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis.
-
18
|Jeremías 35:18|
Sed al la domo de la Rehxabidoj Jeremia diris:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis cxiujn liajn ordonojn, kaj agis konforme al cxio, kion li rekomendis al vi,
-
19
|Jeremías 35:19|
pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Neniam mankos cxe Jonadab, filo de Rehxab, viro, staranta antaux Mi.
-
1
|Jeremías 36:1|
En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo:
-
2
|Jeremías 36:2|
Prenu al vi libron-rulajxon, kaj skribu en gxin cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri cxiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Josxija gxis la nuna tago.
-
3
|Jeremías 36:3|
Eble la domo de Jehuda auxdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.
-
4
|Jeremías 36:4|
Kaj Jeremia alvokis Baruhxon, filon de Nerija; kaj Baruhx enskribis en libron-rulajxon sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3