-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Jeremías 36:5|
Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruhx:Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo;
-
6
|Jeremías 36:6|
iru do vi, kaj legu laux la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaux en la orelojn de cxiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion.
-
7
|Jeremías 36:7|
Eble falos ilia pregxo antaux la Eternulo, kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo; cxar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri cxi tiu popolo.
-
8
|Jeremías 36:8|
Kaj Baruhx, filo de Nerija, plenumis cxion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li vocxlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo.
-
9
|Jeremías 36:9|
En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, en la nauxa monato, oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.
-
10
|Jeremías 36:10|
Kaj Baruhx vocxlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la cxambro de Gemarja, filo de la kanceliero SXafan, sur la supra korto, cxe la nova pordego de la domo de la Eternulo, lauxte al la tuta popolo.
-
11
|Jeremías 36:11|
Kaj Mihxaja, filo de Gemarja, filo de SXafan, auxdis el la libro cxiujn vortojn de la Eternulo;
-
12
|Jeremías 36:12|
kaj li iris en la domon de la regxo, en la cxambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis cxiuj eminentuloj:la kanceliero Elisxama, Delaja, filo de SXemaja, Elnatan, filo de Ahxbor, Gemarja, filo de SXafan, Cidkija, filo de HXananja, kaj cxiuj eminentuloj.
-
13
|Jeremías 36:13|
Kaj Mihxaja raportis al ili cxiujn vortojn, kiujn li auxdis, kiam Baruhx legis el la libro en la orelojn de la popolo.
-
14
|Jeremías 36:14|
Tiam cxiuj eminentuloj sendis al Baruhx Jehudin, filon de Netanja, filo de SXelemja, filo de Kusxi, por diri:La skribrulajxon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruhx, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulajxon, kaj venis al ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3