-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Jeremías 37:3|
Tamen la regxo Cidkija sendis Jehuhxalon, filon de SXelemja, kaj Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por diri:Pregxu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio.
-
4
|Jeremías 37:4|
Jeremia tiam iradis libere inter la popolo, kaj oni ne metis lin en malliberejon.
-
5
|Jeremías 37:5|
Dume la militistaro de Faraono eliris el Egiptujo, kaj kiam la HXaldeoj, kiuj siegxis Jerusalemon, tion auxdis, ili foriris de Jerusalem.
-
6
|Jeremías 37:6|
Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia, dirante:
-
7
|Jeremías 37:7|
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tiele diru al la regxo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min:Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.
-
8
|Jeremías 37:8|
Kaj la HXaldeoj revenos kaj militos kontraux cxi tiu urbo, kaj prenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro.
-
9
|Jeremías 37:9|
Tiele diras la Eternulo:Ne trompu vin mem, dirante:La HXaldeoj foriros de ni; cxar ili ne foriros.
-
10
|Jeremías 37:10|
CXar se vi ecx venkobatus la tutan militistaron de la HXaldeoj, kiu militas kontraux vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, cxi tiuj levigxus cxiu el sia tendo kaj forbruligus cxi tiun urbon per fajro.
-
11
|Jeremías 37:11|
Kiam la militistaro de la HXaldeoj, timante la militistaron de Faraono, foriris de Jerusalem,
-
12
|Jeremías 37:12|
tiam Jeremia eliris el Jerusalem, por iri en la landon de Benjamen, por ricevi sian tiean heredajxon inter la popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3