-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Jeremías 36:25|
Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la regxon, ke li ne forbruligu la skribrulajxon, li ne obeis ilin.
-
26
|Jeremías 36:26|
Kaj la regxo ordonis al Jerahxmeel, filo de la regxo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al SXelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruhx kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kasxis.
-
27
|Jeremías 36:27|
Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la regxo forbruligis la skribrulajxon, kaj la vortojn, kiujn Baruhx skribis sub diktado de Jeremia:
-
28
|Jeremías 36:28|
Prenu al vi denove alian skribrulajxon, kaj skribu sur gxi cxiujn antauxajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulajxo, kiun forbruligis Jehojakim, regxo de Judujo.
-
29
|Jeremías 36:29|
Kaj pri Jehojakim, regxo de Judujo, diru:Tiele diras la Eternulo:Vi forbruligis tiun skribrulajxon, dirante:Kial vi skribis sur gxi, ke venos la regxo de Babel kaj ruinigos cxi tiun landon kaj ekstermos sur gxi homojn kaj brutojn?
-
30
|Jeremías 36:30|
Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, regxo de Judujo:Ne estos cxi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos jxetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto;
-
31
|Jeremías 36:31|
kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la logxantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne auxskultis.
-
32
|Jeremías 36:32|
Kaj Jeremia prenis alian skribrulajxon, kaj donis gxin al la skribisto Baruhx, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur gxi sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, regxo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraux multaj similaj vortoj.
-
1
|Jeremías 37:1|
Kaj ekregxis la regxo Cidkija, filo de Josxija, anstataux Konja, filo de Jehojakim, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, faris lin regxo en la Juda lando.
-
2
|Jeremías 37:2|
Li kaj liaj servantoj kaj la popolo de la lando ne obeis la vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris per la profeto Jeremia.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 14-17