-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Jeremías 37:13|
Sed kiam li estis cxe la Pordego de Benjamen, tie estis la gardistestro, kies nomo estis Jirija, filo de SXelemja, filo de HXananja; li kaptis la profeton Jeremia, dirante:Vi volas transkuri al la HXaldeoj.
-
14
|Jeremías 37:14|
Jeremia diris:Tio estas malvero, mi ne volas transkuri al la HXaldeoj. Sed tiu ne auxskultis lin; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj alkondukis lin al la eminentuloj.
-
15
|Jeremías 37:15|
La eminentuloj ekkoleris kontraux Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en la domo de la skribisto Jonatan, cxar tiun domon oni faris malliberejo.
-
16
|Jeremías 37:16|
Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en karceron, kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon,
-
17
|Jeremías 37:17|
la regxo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la regxo sekrete en sia domo demandis lin, dirante:CXu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris:Estas:vi estos transdonita en la manon de la regxo de Babel.
-
18
|Jeremías 37:18|
Kaj Jeremia diris al la regxo Cidkija:Per kio mi pekis antaux vi aux antaux viaj servantoj aux antaux cxi tiu popolo, ke vi metis min en malliberejon?
-
19
|Jeremías 37:19|
Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la regxo de Babel ne venos kontraux vin kaj kontraux cxi tiun landon?
-
20
|Jeremías 37:20|
Nun auxskultu, mia sinjoro, ho regxo, mia petego falu antaux vi:ne revenigu min en la domon de la skribisto Jonatan, mi ne mortu tie.
-
21
|Jeremías 37:21|
Tiam la regxo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano cxiutage el la strato de la bakistoj, gxis konsumigxis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.
-
1
|Jeremías 38:1|
SXefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Pasxhxur, Juhxal, filo de SXelemja, kaj Pasxhxur, filo de Malkija, auxdis la vortojn, kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3