-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Jeremías 36:15|
Kaj ili diris al li:Sidigxu, kaj vocxlegu gxin al ni. Kaj Baruhx vocxlegis al ili.
-
16
|Jeremías 36:16|
Kiam ili auxdis cxiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaux la alia, kaj ili diris al Baruhx:Ni raportos al la regxo cxiujn cxi tiujn vortojn.
-
17
|Jeremías 36:17|
Kaj ili demandis Baruhxon, dirante:Diru al ni, kiamaniere vi skribis cxiujn tiujn vortojn el lia busxo?
-
18
|Jeremías 36:18|
Kaj Baruhx respondis al ili:El sia busxo li elparolis al mi cxiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko.
-
19
|Jeremías 36:19|
Kaj la eminentuloj diris al Baruhx:Iru kaj kasxigxu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas.
-
20
|Jeremías 36:20|
Ili venis al la regxo en la palacon, kaj la skribrulajxon ili restigis en la cxambro de la kanceliero Elisxama; kaj ili raportis al la regxo cxiujn vortojn.
-
21
|Jeremías 36:21|
Tiam la regxo sendis Jehudin, por preni la skribrulajxon; kaj Jehudi prenis gxin el la cxambro de la kanceliero Elisxama, kaj vocxlegis gxin al la regxo, kaj al cxiuj eminentuloj, kiuj staris apud la regxo.
-
22
|Jeremías 36:22|
La regxo sidis en la vintra domo en la nauxa monato, kaj antaux li brulis fajrujo.
-
23
|Jeremías 36:23|
Kaj cxiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aux kvar kolumnojn, la regxo detrancxis ilin per trancxileto de skribisto, kaj jxetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, gxis la tuta skribrulajxo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo.
-
24
|Jeremías 36:24|
Kaj ne timis kaj ne dissxiris siajn vestojn la regxo, nek cxiuj liaj servantoj, kiuj auxdis cxiujn tiujn vortojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3