-
-
Esperanto
-
-
8
|Josué 5:8|
Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro, gxis ili resanigxis.
-
9
|Josué 5:9|
Kaj la Eternulo diris al Josuo:Hodiaux Mi derulis de vi la hontindajxon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal gxis hodiaux.
-
10
|Josué 5:10|
Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jerihxo.
-
11
|Josué 5:11|
Kaj ili mangxis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la sama tago.
-
12
|Josué 5:12|
Kaj la manao cxesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili mangxis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili mangxis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.
-
13
|Josué 5:13|
Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj?
-
14
|Josué 5:14|
Kaj tiu diris:Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?
-
15
|Josué 5:15|
Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo:Demetu viajn sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.
-
1
|Josué 6:1|
(Kaj Jerihxo estis fermita kaj sxlosita kontraux la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)
-
2
|Josué 6:2|
Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13