-
-
Esperanto
-
-
22
|Josué 4:22|
tiam diru al viaj filoj jene:Sur seka tero Izrael transiris cxi tiun Jordanon;
-
23
|Josué 4:23|
cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris;
-
24
|Josué 4:24|
por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.
-
1
|Josué 5:1|
Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis apud la maro, auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.
-
2
|Josué 5:2|
En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo:Faru al vi sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon.
-
3
|Josué 5:3|
Kaj Josuo faris al si sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidis la Izraelidojn sur la monteto Aralot.
-
4
|Josué 5:4|
Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu Josuo cirkumcidis:la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, cxiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo;
-
5
|Josué 5:5|
cxar cirkumcidita estis la tuta popolo, kiu eliris; sed cxiuj, kiuj naskigxis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo, ne estis cirkumciditaj.
-
6
|Josué 5:6|
CXar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, gxis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo; al ili la Eternulo jxuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
-
7
|Josué 5:7|
Iliajn filojn Li starigis anstataux ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; cxar ili estis necirkumciditaj, cxar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13