-
-
Esperanto
-
-
12
|Josué 4:12|
Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaux la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.
-
13
|Josué 4:13|
CXirkaux kvardek mil armitaj militistoj transiris antaux la Eternulo por la milito, sur la stepon de Jerihxo.
-
14
|Josué 4:14|
En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaux la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.
-
15
|Josué 4:15|
Kaj la Eternulo diris al Josuo jene:
-
16
|Josué 4:16|
Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan.
-
17
|Josué 4:17|
Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante:Supreniru el Jordan.
-
18
|Josué 4:18|
Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj levigxis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antauxe laux cxiuj siaj bordoj.
-
19
|Josué 4:19|
Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jerihxo.
-
20
|Josué 4:20|
Kaj la dek du sxtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal.
-
21
|Josué 4:21|
Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas cxi tiuj sxtonoj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13