-
-
Esperanto
-
-
23
|Josué 2:23|
Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transigxis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li cxion, kio okazis al ili.
-
24
|Josué 2:24|
Kaj ili diris al Josuo:La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj cxiuj logxantoj de la lando havas timon antaux ni.
-
1
|Josué 3:1|
Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de SXitim kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaux ol transiri.
-
2
|Josué 3:2|
Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
-
3
|Josué 3:3|
kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas gxin, tiam ekmovigxu de viaj lokoj kaj iru post ili.
-
4
|Josué 3:4|
Sed inter vi kaj gxi devas esti interspaco de cxirkaux du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimigxu al gxi, por ke vi sciu la vojon, laux kiu vi devas iri; cxar vi ne iris laux tiu vojo antauxe.
-
5
|Josué 3:5|
Kaj Josuo diris al la popolo:Sanktigu vin, cxar morgaux la Eternulo faros inter vi miraklojn.
-
6
|Josué 3:6|
Kaj Josuo diris al la pastroj jene:Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaux la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaux la popolo.
-
7
|Josué 3:7|
Kaj la Eternulo diris al Josuo:En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
-
8
|Josué 3:8|
Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante:Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam starigxu en Jordan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7