-
-
Esperanto
-
-
3
|Josué 2:3|
Tiam la regxo de Jerihxo sendis al Rahxab, por diri:Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; cxar por esplorrigardi la tutan landon ili venis.
-
4
|Josué 2:4|
Sed la virino prenis la du virojn kaj kasxis ilin, kaj diris:Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;
-
5
|Josué 2:5|
kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, cxar vi kuratingos ilin.
-
6
|Josué 2:6|
Sed sxi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kasxis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kusxis cxe sxi sur la tegmento.
-
7
|Josué 2:7|
La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan gxis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.
-
8
|Josué 2:8|
Kaj antaux ol la kasxitoj kusxigxis, sxi supreniris al ili sur la tegmenton,
-
9
|Josué 2:9|
kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;
-
10
|Josué 2:10|
cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.
-
11
|Josué 2:11|
Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.
-
12
|Josué 2:12|
Kaj nun jxuru al mi per la Eternulo, ke cxar mi faris favorkorajxon al vi, tial ankaux vi faros favorkorajxon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19