-
-
Esperanto
-
-
13
|Josué 2:13|
ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraux morto.
-
14
|Josué 2:14|
Kaj la viroj diris al sxi:Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon.
-
15
|Josué 2:15|
Kaj sxi malsuprenigis ilin per sxnuro tra la fenestro; cxar sxia domo estis en la muro de la urbo, kaj sxi logxis en la muro.
-
16
|Josué 2:16|
Kaj sxi diris al ili:Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kasxu vin tie dum tri tagoj, gxis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.
-
17
|Josué 2:17|
Kaj la viroj diris al sxi:Jen kiamaniere ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin:
-
18
|Josué 2:18|
jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la rugxan sxnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon;
-
19
|Josué 2:19|
kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tusxos.
-
20
|Josué 2:20|
Sed se vi rakontos cxi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin.
-
21
|Josué 2:21|
Kaj sxi diris:GXi estu, kiel vi diris. Kaj sxi foririgis ilin, kaj ili iris; kaj sxi alligis la rugxan sxnuron al la fenestro.
-
22
|Josué 2:22|
Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, gxis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj sercxis sur la tuta vojo, kaj ne trovis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5