-
-
Esperanto
-
-
7
|Josué 17:7|
Kaj la limo de Manase estis de Asxer gxis Mihxmetat, kiu estas kontraux SXehxem; kaj la limo iras dekstren, al la logxantoj de En-Tapuahx.
-
8
|Josué 17:8|
Manase ricevis la landon Tapuahx; sed la urbon Tapuahx cxe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.
-
9
|Josué 17:9|
Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finigxas cxe la maro.
-
10
|Josué 17:10|
La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Asxer ili kuntusxigxis norde, kaj kun Isahxar oriente.
-
11
|Josué 17:11|
CXe Isahxar kaj Asxer apartenis al Manase Bet-SXean kaj gxiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de En-Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Taanahx kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Megido kaj de gxiaj urbetoj, kaj la triobla altajxo.
-
12
|Josué 17:12|
La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.
-
13
|Josué 17:13|
Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.
-
14
|Josué 17:14|
Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedajxon nur unu lotajxon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, cxar la Eternulo min benis?
-
15
|Josué 17:15|
Kaj Josuo diris al ili:Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; cxar la monto de Efraim estas malvasta por vi.
-
16
|Josué 17:16|
Kaj la filoj de Jozef diris:Ne suficxos por ni la monto; kaj ferajn cxarojn havas cxiuj Kanaanidoj, kiuj logxas en la valo, tiuj, kiuj logxas en Bet-SXean kaj en gxiaj urbetoj, kaj ankaux tiuj, kiuj logxas en la valo Jizreel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13