-
-
Esperanto
-
-
9
|Josué 18:9|
Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis gxin laux la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al SXilo.
-
10
|Josué 18:10|
Kaj Josuo faris al ili lotadon en SXilo antaux la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laux iliaj partoj.
-
11
|Josué 18:11|
Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laux iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.
-
12
|Josué 18:12|
Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo levigxas al la norda flanko de Jerihxo, kaj levigxas sur la monton okcidente, kaj finigxas en la dezerto Bet-Aven.
-
13
|Josué 18:13|
Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-HXoron.
-
14
|Josué 18:14|
Kaj la limo turnigxas kaj deklinigxas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-HXoron; kaj gxi finigxas cxe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.
-
15
|Josué 18:15|
Kaj la suda flanko komencigxas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finigxas cxe la fonto de la akvo Neftoahx.
-
16
|Josué 18:16|
Kaj la limo mallevigxas al la fino de la monto, kiu estas antaux la valo de la filo de Hinom, kiu trovigxas en la valo Refaim norde; kaj gxi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj mallevigxas al En-Rogel.
-
17
|Josué 18:17|
Kaj gxi turnigxas de norde, kaj eliras al En-SXemesx, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraux la altajxo Adumim; kaj gxi mallevigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.
-
18
|Josué 18:18|
Kaj gxi iras preter la stepo norden, kaj mallevigxas sur la stepon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13