-
-
Esperanto
-
-
17
|Josué 17:17|
Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene:Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotajxon,
-
18
|Josué 17:18|
sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku gxin, kaj gxi estos via gxis sia fino; cxar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraux ke ili havas ferajn cxarojn, kaj malgraux ke ili estas fortaj.
-
1
|Josué 18:1|
Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.
-
2
|Josué 18:2|
Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraux sep triboj, al kiuj ankoraux ne estis disdividita ilia hereda posedajxo.
-
3
|Josué 18:3|
Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:GXis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj?
-
4
|Josué 18:4|
Elektu al vi po tri homoj el cxiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili levigxu kaj trairu la landon kaj priskribu gxin laux gxiaj heredaj partoj kaj venu al mi.
-
5
|Josué 18:5|
Kaj dividu gxin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.
-
6
|Josué 18:6|
Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi cxi tien; kaj mi faros lotadon cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio.
-
7
|Josué 18:7|
La Levidoj ne havos parton inter vi, cxar la pastrado antaux la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.
-
8
|Josué 18:8|
Kaj la viroj levigxis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante:Iru kaj trairu la landon kaj priskribu gxin kaj revenu al mi, kaj cxi tie mi faros al vi lotadon antaux la Eternulo en SXilo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13