-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 6:1|
Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj desxiris la spikojn, kaj mangxis, frotante ilin en la manoj.
-
2
|Lucas 6:2|
Sed iuj el la Fariseoj diris:Kial vi faras tion, kion fari en sabato ne estas permesate?
-
3
|Lucas 6:3|
Kaj Jesuo, respondante al ili, diris:CXu vi ecx ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?
-
4
|Lucas 6:4|
ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis kaj mangxis kaj donis ankaux al siaj kunuloj la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate, krom nur al la pastroj?
-
5
|Lucas 6:5|
Kaj li diris al ili:La Filo de homo estas sinjoro de la sabato.
-
6
|Lucas 6:6|
Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.
-
7
|Lucas 6:7|
Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.
-
8
|Lucas 6:8|
Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis.
-
9
|Lucas 6:9|
Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi?
-
10
|Lucas 6:10|
Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5