-
-
Esperanto
-
-
41
|Lucas 6:41|
Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo?
-
42
|Lucas 6:42|
Kiel vi povas diri al via frato:Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.
-
43
|Lucas 6:43|
CXar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton.
-
44
|Lucas 6:44|
CXar cxiu arbo estas konata per sia propra frukto. CXar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn.
-
45
|Lucas 6:45|
Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo de la koro parolas lia busxo.
-
46
|Lucas 6:46|
Kaj kial vi min vokas:Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras?
-
47
|Lucas 6:47|
Pri cxiu, kiu venas al mi, kaj auxdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas:
-
48
|Lucas 6:48|
li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin jxetis kontraux tiun domon, kaj ne povis gxin sxanceli; cxar gxi estis bone konstruita.
-
49
|Lucas 6:49|
Sed tiu, kiu auxdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraux kiun la rivero sin jxetis, kaj gxi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5