-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 6:21|
Felicxaj estas vi, kiuj nun malsatas, cxar vi satigxos. Felicxaj estas vi, kiuj nun ploras, cxar vi ridos.
-
22
|Lucas 6:22|
Felicxaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riprocxos, kaj eljxetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo.
-
23
|Lucas 6:23|
GXoju en tiu tago, kaj pro gxojo saltu, cxar jen via rekompenco estas granda en la cxielo; cxar tiel same faris iliaj patroj kontraux la profetoj.
-
24
|Lucas 6:24|
Sed ve al vi ricxuloj! cxar vi jam ricevis vian konsolon.
-
25
|Lucas 6:25|
Ve al vi satigitaj! cxar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! cxar vi malgxojos kaj ploros.
-
26
|Lucas 6:26|
Ve, kiam cxiuj homoj parolos bone pri vi! cxar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.
-
27
|Lucas 6:27|
Sed mi diras al vi, kiuj auxdas:Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj;
-
28
|Lucas 6:28|
benu tiujn, kiuj vin malbenas; pregxu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.
-
29
|Lucas 6:29|
Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.
-
30
|Lucas 6:30|
Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedajxojn, ne repostulu ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31