-
-
Esperanto
-
-
31
|Lucas 6:31|
Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same.
-
32
|Lucas 6:32|
Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas.
-
33
|Lucas 6:33|
Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel same faras.
-
34
|Lucas 6:34|
Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi.
-
35
|Lucas 6:35|
Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.
-
36
|Lucas 6:36|
Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.
-
37
|Lucas 6:37|
Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj;
-
38
|Lucas 6:38|
donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.
-
39
|Lucas 6:39|
Kaj li parolis ankaux al ili parabolon:CXu blindulo povas gvidi blindulon? cxu ne falos ambaux en fosajxon?
-
40
|Lucas 6:40|
Discxiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, cxiu estos kiel lia instruisto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5