-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Levítico 11:31|
Tiuj estas la malpuraj por vi inter cxiuj rampajxoj; cxiu, kiu ektusxos ilin post ilia morto, estos malpura gxis la vespero.
-
32
|Levítico 11:32|
Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura.
-
33
|Levítico 11:33|
Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura; kaj la vazon rompu.
-
34
|Levítico 11:34|
CXiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo, kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura.
-
35
|Levítico 11:35|
Kaj cxio, sur kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.
-
36
|Levítico 11:36|
Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektusxos ilian kadavrajxon, farigxos malpura.
-
37
|Levítico 11:37|
Kaj se io el ilia kadavrajxo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, gxi restos pura.
-
38
|Levítico 11:38|
Sed se estos versxita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavrajxo falos sur gxin, tiam gxi estos malpura por vi.
-
39
|Levítico 11:39|
Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero.
-
40
|Levítico 11:40|
Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16