-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 18:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Levítico 18:2|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
3
|Levítico 18:3|
Laux la agoj de la lando Egipta, en kiu vi logxis, ne agu; kaj laux la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laux iliaj legxoj ne kondutu.
-
4
|Levítico 18:4|
Miajn decidojn plenumu kaj Miajn legxojn observu, por konduti laux ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
5
|Levítico 18:5|
Kaj observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili:Mi estas la Eternulo.
-
6
|Levítico 18:6|
Neniu alproksimigxu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon:Mi estas la Eternulo.
-
7
|Levítico 18:7|
La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru:sxi estas via patrino, ne malkovru sxian nudecon.
-
8
|Levítico 18:8|
La nudecon de via patredzino ne malkovru:gxi estas la nudeco de via patro.
-
9
|Levítico 18:9|
La nudecon de via fratino, filino de via patro aux filino de via patrino, cxu sxi naskigxis en la domo, cxu sxi naskigxis ekstere, ne malkovru ilian nudecon.
-
10
|Levítico 18:10|
La nudecon de filino de via filo aux de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; cxar tio estas via nudeco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7