-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 20:11|
Kaj se iu kusxis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaux ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
-
12
|Levítico 20:12|
Kaj se iu kusxis kun sia bofilino, ili ambaux estu mortigitaj:abomenajxon ili faris, ilia sango estu sur ili.
-
13
|Levítico 20:13|
Kaj se iu kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambaux faris:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
-
14
|Levítico 20:14|
Kaj se iu prenis virinon kaj sxian patrinon, tio estas malcxastegeco:per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malcxasteco inter vi.
-
15
|Levítico 20:15|
Kaj se iu kusxis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankaux la bruton mortigu.
-
16
|Levítico 20:16|
Kaj se virino alproksimigxis al ia bruto, por sekskunigxi kun gxi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
-
17
|Levítico 20:17|
Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aux filinon de sia patrino, kaj li vidis sxian nudecon kaj sxi vidis lian nudecon, tio estas maldecajxo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaux la okuloj de sia popolo:la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon.
-
18
|Levítico 20:18|
Kaj se iu kusxis kun virino dum sxia malsano kaj malkovris sxian nudecon, li vidatigis sxian elfluejon kaj sxi malkovris la elfluejon de sia sango:ili ambaux estu ekstermitaj el inter sia popolo.
-
19
|Levítico 20:19|
Kaj la nudecon de la fratino de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; cxar li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon.
-
20
|Levítico 20:20|
Kaj se iu kusxis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo:ili portu sian pekon, ili mortos seninfanaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7