-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 21:11|
Kaj al neniu mortinto li venu; ecx per sia patro aux sia patrino li sin ne malpurigu.
-
12
|Levítico 21:12|
Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; cxar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li:Mi estas la Eternulo.
-
13
|Levítico 21:13|
Edzinon li prenu al si virgulinon.
-
14
|Levítico 21:14|
Vidvinon, forpusxitinon, senhonorigitinon, aux malcxastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.
-
15
|Levítico 21:15|
Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, cxar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.
-
16
|Levítico 21:16|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
17
|Levítico 21:17|
Diru al Aaron jene:Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplajxon, li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.
-
18
|Levítico 21:18|
CXar neniu, kiu havas ian kriplajxon, alproksimigxu:nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,
-
19
|Levítico 21:19|
nek homo, kiu havas rompitan kruron aux rompitan brakon,
-
20
|Levítico 21:20|
nek gxibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7