-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 3:11|
Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero al la Eternulo.
-
12
|Levítico 3:12|
Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu gxin antaux la Eternulon.
-
13
|Levítico 3:13|
Kaj li metu sian manon sur gxian kapon, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.
-
14
|Levítico 3:14|
Kaj li alportu el gxi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,
-
15
|Levítico 3:15|
kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.
-
16
|Levítico 3:16|
Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo; la tuta sebo estu por la Eternulo.
-
17
|Levítico 3:17|
GXi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13