-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Números 10:11|
En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto.
-
12
|Números 10:12|
Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.
-
13
|Números 10:13|
Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.
-
14
|Números 10:14|
Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon, filo de Aminadab.
-
15
|Números 10:15|
Kaj super la tacxmento de la tribo de la Isahxaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
-
16
|Números 10:16|
Kaj super la tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de HXelon.
-
17
|Números 10:17|
Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.
-
18
|Números 10:18|
Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de Ruben laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elicur, filo de SXedeur.
-
19
|Números 10:19|
Kaj super la tacxmento de la tribo de la Simeonidoj estis SXelumiel, filo de Curisxadaj.
-
20
|Números 10:20|
Kaj super la tacxmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5