-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 32:1|
La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.
-
2
|Números 32:2|
Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:
-
3
|Números 32:3|
Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj HXesxbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-
-
4
|Números 32:4|
tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaux la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.
-
5
|Números 32:5|
Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.
-
6
|Números 32:6|
Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben:CXu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos cxi tie?
-
7
|Números 32:7|
Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?
-
8
|Números 32:8|
Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadesx-Barnea, por rigardi la landon.
-
9
|Números 32:9|
Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.
-
10
|Números 32:10|
Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li jxuris, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5