-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 6:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Números 6:2|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se viro aux virino decidos fari sanktan promeson de konsekrigxo, por konsekri sin al la Eternulo,
-
3
|Números 6:3|
tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigajxo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigajxoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkajxon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn fresxajn aux sekigitajn li ne devas mangxi.
-
4
|Números 6:4|
Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas mangxi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj gxis la sxelo.
-
5
|Números 6:5|
Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektusxi lian kapon; gxis la finigxo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.
-
6
|Números 6:6|
Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru al mortinta korpo.
-
7
|Números 6:7|
Ne cxe sia patro, nek cxe sia patrino, nek cxe sia frato, nek cxe sia fratino li malpurigxu, se ili mortis; cxar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo.
-
8
|Números 6:8|
Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.
-
9
|Números 6:9|
Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia purigxo, en la sepa tago li gxin pritondu;
-
10
|Números 6:10|
kaj en la oka tago li alportu du turtojn aux du kolombidojn al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5