-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 33:1|
Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laux siaj tacxmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron.
-
2
|Números 33:2|
Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laux ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laux iliaj lokoj de eliro:
-
3
|Números 33:3|
el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaux la okuloj de la tuta Egiptujo.
-
4
|Números 33:4|
Dume la Egiptoj estis enterigantaj cxiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris jugxon.
-
5
|Números 33:5|
Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot.
-
6
|Números 33:6|
Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas cxe la rando de la dezerto.
-
7
|Números 33:7|
Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Hahxirot, kiu estas kontraux Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaux Migdol.
-
8
|Números 33:8|
Kaj ili eliris el Pi-Hahxirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara.
-
9
|Números 33:9|
Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare.
-
10
|Números 33:10|
Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare cxe la Rugxa Maro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8