-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 26:1|
Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante:
-
2
|Números 26:2|
Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj patrodomoj, cxiujn militkapablajn en Izrael.
-
3
|Números 26:3|
Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan, dirante:
-
4
|Números 26:4|
Kalkulu la popolon en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.
-
5
|Números 26:5|
Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben:de HXanohx, la familio de la HXanohxidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj;
-
6
|Números 26:6|
de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.
-
7
|Números 26:7|
Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.
-
8
|Números 26:8|
Kaj la filoj de Palu:Eliab.
-
9
|Números 26:9|
Kaj la filoj de Eliab:Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraux Moseo kaj Aaron en la anaro de Korahx, kiam ili ribelis kontraux la Eternulo
-
10
|Números 26:10|
kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8