-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 22:1|
Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraux Jerihxo.
-
2
|Números 22:2|
Balak, filo de Cipor, vidis cxion, kion Izrael faris al la Amoridoj.
-
3
|Números 22:3|
Kaj Moab tre timis tiun popolon, cxar gxi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaux la Izraelidoj.
-
4
|Números 22:4|
Kaj Moab diris al la cxefoj de Midjan:Nun tiu popolo formangxos nian tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo.
-
5
|Números 22:5|
Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.
-
6
|Números 22:6|
Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.
-
7
|Números 22:7|
Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la plejagxuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.
-
8
|Números 22:8|
Kaj li diris al ili:Tradormu cxi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam.
-
9
|Números 22:9|
Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?
-
10
|Números 22:10|
Kaj Bileam diris al Dio:Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, sendis al mi, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5