-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Números 22:31|
Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li klinigxis, kaj jxetigxis vizagxaltere.
-
32
|Números 22:32|
Kaj la angxelo de la Eternulo diris al li:Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, cxar malbona estas via vojo antaux Mi.
-
33
|Números 22:33|
La azenino ekvidis Min, kaj forturnigxis antaux Mi jam tri fojojn; se gxi ne forturnigxus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj gxin Mi lasus vivi.
-
34
|Números 22:34|
Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo; nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.
-
35
|Números 22:35|
Sed la angxelo de la Eternulo diris al Bileam:Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la cxefoj de Balak.
-
36
|Números 22:36|
Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon, kiu estas cxe la fino de la limo.
-
37
|Números 22:37|
Kaj Balak diris al Bileam:Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? cxu efektive mi ne povas honori vin?
-
38
|Números 22:38|
Sed Bileam diris al Balak:Jen mi venis al vi; tamen cxu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian busxon, tion mi diros.
-
39
|Números 22:39|
Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-HXucot.
-
40
|Números 22:40|
Kaj Balak bucxis bovojn kaj sxafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la cxefoj, kiuj estis kun li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5