-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Números 22:21|
Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.
-
22
|Números 22:22|
Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
-
23
|Números 22:23|
Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.
-
24
|Números 22:24|
Tiam la angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojeto inter vinbergxardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.
-
25
|Números 22:25|
Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.
-
26
|Números 22:26|
Kaj la angxelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj starigxis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.
-
27
|Números 22:27|
Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.
-
28
|Números 22:28|
Tiam la Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al Bileam:Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?
-
29
|Números 22:29|
Kaj Bileam diris al la azenino:CXar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.
-
30
|Números 22:30|
Kaj la azenino diris al Bileam:CXu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe gxis la nuna tago? cxu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris:Ne.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5