-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 29:1|
Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado gxi estu por vi.
-
2
|Números 29:2|
Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn;
-
3
|Números 29:3|
kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virsxafo;
-
4
|Números 29:4|
kaj po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;
-
5
|Números 29:5|
kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin;
-
6
|Números 29:6|
krom la monata brulofero kaj gxia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero; kaj iliajn versxoferojn laux ilia regularo; kiel agrablan odorajxon, fajroferon al la Eternulo.
-
7
|Números 29:7|
Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron;
-
8
|Números 29:8|
kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odorajxon:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;
-
9
|Números 29:9|
kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virsxafo;
-
10
|Números 29:10|
po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5