-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 16:1|
Kaj entreprenis Korahx, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben,
-
2
|Números 16:2|
kaj starigxis antaux Moseo, kaj kun ili el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo, vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj;
-
3
|Números 16:3|
kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, kaj diris al ili:Suficxe por vi! la tuta komunumo, cxiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?
-
4
|Números 16:4|
Kaj Moseo tion auxdis, kaj jxetis sin vizagxaltere.
-
5
|Números 16:5|
Kaj li ekparolis al Korahx kaj al lia tuta anaro, dirante:Morgaux la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li alproksimigos al Si.
-
6
|Números 16:6|
Faru jenon:prenu al vi incensujojn, Korahx kaj lia tuta anaro,
-
7
|Números 16:7|
kaj metu sur ilin fajron kaj metu sur ilin incenson antaux la Eternulo morgaux; kaj kiun la Eternulo elektos, tiu estos la sanktulo. Estas troe, ho Levidoj!
-
8
|Números 16:8|
Kaj Moseo diris al Korahx:Auxskultu do, idoj de Levi:
-
9
|Números 16:9|
cxu ne suficxas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaux la komunumo, por servi al gxi?
-
10
|Números 16:10|
Kaj Li alproksimigos vin kaj cxiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas ecx pastrecon!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5