-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Números 16:31|
Apenaux li finis paroli cxion tion, disfendigxis la tero, kiu estis sub ili;
-
32
|Números 16:32|
kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj cxiujn homojn de Korahx kaj la tutan havon.
-
33
|Números 16:33|
Kaj ili, kaj cxio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en SXeolon, kaj fermigxis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo.
-
34
|Números 16:34|
Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj estis cxirkaux ili, forkuris cxe ilia krio; cxar ili diris:Ke nin ankaux la tero ne englutu.
-
35
|Números 16:35|
Kaj fajro eliris de la Eternulo, kaj gxi forbruligis tiujn ducent kvindek homojn, kiuj alportis la incenson.
-
36
|Números 16:36|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
37
|Números 16:37|
Diru al Eleazar, filo de la pastro Aaron, ke li levu la incensujojn el la brulintajxo, sed la fajron disjxetu malproksimen; cxar sanktigxis
-
38
|Números 16:38|
la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; cxar oni alportis ilin antaux la Eternulon, kaj ili sanktigxis; kaj ili estu memoriga signo por la Izraelidoj.
-
39
|Números 16:39|
Kaj Eleazar, la pastro, prenis la kuprajn incensujojn, kiujn alportis la bruligitaj, kaj tavoligis ilin, por tegi la altaron
-
40
|Números 16:40|
memorige por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimigxu, por incensi antaux la Eternulo, por ke li ne farigxu kiel Korahx kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5