-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Números 16:11|
Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraux la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraux li?
-
12
|Números 16:12|
Kaj Moseo sendis voki Datanon kaj Abiramon, filojn de Eliab; sed ili diris:Ni ne iros!
-
13
|Números 16:13|
CXu ne suficxas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraux regi super ni?
-
14
|Números 16:14|
Ja ne en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi venigis nin, kaj vi ne donis al ni posedajxon el kampoj kaj vinbergxardenoj! cxu vi volas blindigi la okulojn de cxi tiuj homoj? ni ne iros.
-
15
|Números 16:15|
Kaj tio tre kolerigis Moseon, kaj li diris al la Eternulo:Ne turnu Vin al ilia ofero; ecx unu azenon mi ne prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris ian malbonon.
-
16
|Números 16:16|
Kaj Moseo diris al Korahx:Vi kaj via tuta anaro estu antaux la Eternulo morgaux, vi kaj ili kaj Aaron.
-
17
|Números 16:17|
Kaj prenu cxiu sian incensujon kaj metu sur gxin incenson, kaj alportu antaux la Eternulon cxiu sian incensujon, ducent kvindek incensujojn; ankaux vi kaj Aaron, cxiu sian incensujon.
-
18
|Números 16:18|
Kaj ili prenis cxiu sian incensujon kaj metis sur gxin fajron kaj sxutis sur gxin incenson, kaj ili starigxis cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, ankaux Moseo kaj Aaron.
-
19
|Números 16:19|
Kaj kunvenigis kontraux ili Korahx la tutan anaron cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.
-
20
|Números 16:20|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5