-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 28:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Números 28:2|
Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.
-
3
|Números 28:3|
Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon.
-
4
|Números 28:4|
Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;
-
5
|Números 28:5|
kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.
-
6
|Números 28:6|
Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.
-
7
|Números 28:7|
Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo.
-
8
|Números 28:8|
Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
-
9
|Números 28:9|
Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon;
-
10
|Números 28:10|
tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8