-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Números 28:11|
Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn;
-
12
|Números 28:12|
kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo;
-
13
|Números 28:13|
kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu sxafido; tio estas brulofero, agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo.
-
14
|Números 28:14|
Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro.
-
15
|Números 28:15|
Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero.
-
16
|Números 28:16|
Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo.
-
17
|Números 28:17|
Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn.
-
18
|Números 28:18|
En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
-
19
|Números 28:19|
kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;
-
20
|Números 28:20|
kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3