- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Números 8:1|
									Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Números 8:2|
									Parolu al Aaron, kaj diru al li:Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antauxan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Números 8:3|
									Kaj Aaron tiel faris; sur la antauxan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Números 8:4|
									Kaj jen estas la arangxo de la kandelabro:forgxita el oro, de gxia trunko gxis gxiaj floroj, forgxita gxi estis; laux la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Números 8:5|
									Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Números 8:6|
									Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Números 8:7|
									Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin:aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Números 8:8|
									Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Números 8:9|
									Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Números 8:10|
									Kaj alvenigu la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 14-15