-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Números 16:21|
Apartigxu de cxi tiu anaro, kaj Mi ekstermos ilin en momento.
-
22
|Números 16:22|
Kaj ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:Ho Dio, Dio de la spiritoj de cxia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan komunumon?
-
23
|Números 16:23|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
24
|Números 16:24|
Diru al la komunumo jene:Foriru de cxirkaux la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram.
-
25
|Números 16:25|
Kaj Moseo levigxis kaj iris al Datan kaj Abiram, kaj post li iris la plejagxuloj de Izrael.
-
26
|Números 16:26|
Kaj li diris al la komunumo:Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tusxu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro cxiuj iliaj pekoj.
-
27
|Números 16:27|
Kaj ili foriris de cxirkaux la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram; sed Datan kaj Abiram eliris, kaj staris cxe la pordo de siaj tendoj kune kun siaj edzinoj, filoj, kaj malgrandaj infanoj.
-
28
|Números 16:28|
Kaj Moseo diris:Per tio vi ekscios, ke la Eternulo sendis min, por fari cxiujn tiujn aferojn, kaj ke mi ne faris laux mia koro:
-
29
|Números 16:29|
se per la ordinara morto de cxiuj homoj mortos cxi tiuj, aux ilin trafos la sorto, kiu povas trafi cxiun homon, tiam ne la Eternulo sendis min.
-
30
|Números 16:30|
Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian busxon, kaj englutos ilin, kaj cxion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en SXeolon, tiam sciu, ke cxi tiuj homoj blasfemis kontraux la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5