-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Números 32:21|
kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si,
-
22
|Números 32:22|
kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo.
-
23
|Números 32:23|
Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.
-
24
|Números 32:24|
Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj barajxojn por viaj sxafoj; kaj faru tion, kio eliris el via busxo.
-
25
|Números 32:25|
Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.
-
26
|Números 32:26|
Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj cxiuj niaj brutoj estos cxi tie, en la urboj de Gilead;
-
27
|Números 32:27|
sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.
-
28
|Números 32:28|
Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;
-
29
|Números 32:29|
kaj Moseo diris al ili:Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, cxiuj armitaj por la milito antaux la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaux vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedajxon;
-
30
|Números 32:30|
sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedajxon inter vi en la lando Kanaana.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5