-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Números 14:31|
Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malsxatis.
-
32
|Números 14:32|
Sed vi-viaj kadavroj falos en cxi tiu dezerto.
-
33
|Números 14:33|
Kaj viaj filoj estos pasxtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian malcxastecon, gxis kiam viaj kadavroj konsumigxos en la dezerto.
-
34
|Números 14:34|
Laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro cxiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.
-
35
|Números 14:35|
Mi, la Eternulo, tion diris:tion Mi faros al tiu tuta malbona komunumo, kiu ribelis kontraux Mi; en cxi tiu dezerto ili pereos kaj cxi tie ili mortos.
-
36
|Números 14:36|
Kaj la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis kaj murmurigis kontraux li la tutan komunumon, disvastigante malbonan famon pri la lando-
-
37
|Números 14:37|
tiuj viroj, kiuj disvastigis malbonan famon pri la lando, mortis de pesto antaux la Eternulo.
-
38
|Números 14:38|
Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, restis vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon.
-
39
|Números 14:39|
Kaj Moseo diris tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, kaj la popolo tre malgxojis.
-
40
|Números 14:40|
Kaj ili levigxis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante:Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; cxar ni pekis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3