-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Números 15:31|
cxar la vorton de la Eternulo li malestimis kaj Lian ordonon li malobeis; ekstermigxu tiu homo, lia peko estas sur li.
-
32
|Números 15:32|
Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata.
-
33
|Números 15:33|
Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo.
-
34
|Números 15:34|
Kaj oni metis lin en gardejon, cxar ne estis ankoraux klarigite, kion oni devas fari al li.
-
35
|Números 15:35|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiu homo mortu; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo ekster la tendaro.
-
36
|Números 15:36|
Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
37
|Números 15:37|
Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:
-
38
|Números 15:38|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili, ke ili faru al si kvastojn sur la randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la kvaston de la rando fadenon bluan.
-
39
|Números 15:39|
Kaj gxi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros cxiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laux viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malcxaste sekvadas;
-
40
|Números 15:40|
por ke vi memoru kaj plenumu cxiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaux via Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5