-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Números 18:21|
Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.
-
22
|Números 18:22|
Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu.
-
23
|Números 18:23|
Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon.
-
24
|Números 18:24|
CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon.
-
25
|Números 18:25|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
26
|Números 18:26|
Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo.
-
27
|Números 18:27|
Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundajxo el la vinpremejo.
-
28
|Números 18:28|
Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.
-
29
|Números 18:29|
El cxiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el cxio plej bona en gxi gxian parton konsekritan.
-
30
|Números 18:30|
Kaj diru al ili:Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam gxi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3