-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 20:1|
Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.
-
2
|Números 20:2|
Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj Aaron.
-
3
|Números 20:3|
Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris jene:Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaux la Eternulo!
-
4
|Números 20:4|
Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en cxi tiun dezerton, por ke ni mortu cxi tie kune kun niaj brutoj?
-
5
|Números 20:5|
Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?
-
6
|Números 20:6|
Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaux la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj jxetigxis vizagxaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili.
-
7
|Números 20:7|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
8
|Números 20:8|
Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn.
-
9
|Números 20:9|
Kaj Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis al li.
-
10
|Números 20:10|
Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la rokon, kaj li diris al ili:Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5