-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 30:1|
Kaj Moseo ekparolis al la tribestroj de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:
-
2
|Números 30:2|
Se iu faros sanktan promeson al la Eternulo aux jxuros jxuron, ligante sian animon, li ne rompu sian vorton, sed konforme al cxio, kio eliris el lia busxo, li faru.
-
3
|Números 30:3|
Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aux ligos sin en la domo de sia patro, en sia juneco,
-
4
|Números 30:4|
kaj sxia patro auxdos sxian promeson, kaj la ligon, kiun sxi metas sur sian animon, kaj sxia patro silentos pri tio; tiam valoras cxiuj sxiaj promesoj, kaj cxiu ligo, kiun sxi metis sur sian animon, valoras.
-
5
|Números 30:5|
Sed se sxia patro malpermesos al sxi en la tago, kiam li auxdis, tiam cxiuj sxiaj promesoj kaj cxiuj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al sxi, cxar sxia patro malpermesis al sxi.
-
6
|Números 30:6|
Se sxi farigxos edzino, kaj sur sxi estos sxiaj promesoj, aux vorto, kiu elglitis el sxia busxo kaj ligis sxian animon,
-
7
|Números 30:7|
kaj sxia edzo auxdos, kaj li silentos en la tago, kiam li auxdis; tiam valoras sxiaj promesoj, kaj sxiaj ligoj, per kiuj sxi ligis sian animon, valoras.
-
8
|Números 30:8|
Sed se en la tago, kiam sxia edzo auxdis, li malpermesas al sxi, tiam li neniigas sxian promeson, kiu estas sur sxi, kaj tion, kio elglitis el sxia busxo kaj per kio sxi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al sxi.
-
9
|Números 30:9|
La promeso de vidvino kaj de eksedzino, cxio, per kio sxi ligis sian animon, valoras sur sxi.
-
10
|Números 30:10|
Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aux per jxuro metis ligon sur sian animon,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 37-38