-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 34:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Números 34:2|
Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando farigxu via posedajxo, la lando Kanaana laux siaj limoj.
-
3
|Números 34:3|
La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;
-
4
|Números 34:4|
kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
-
5
|Números 34:5|
kaj de Acmon la limo turnigxos al la Egipta torento, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la maro.
-
6
|Números 34:6|
Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.
-
7
|Números 34:7|
Kaj tia estu por vi la limo norda:de la Granda Maro vi tiros gxin al vi gxis la monto Hor;
-
8
|Números 34:8|
de la monto Hor tiru gxin gxis HXamat, kaj la elstarajxoj de la limo iros al Cedad;
-
9
|Números 34:9|
kaj la limo iros gxis Zifron, kaj gxiaj elstarajxoj iros gxis HXacar- Enan; tio estu por vi la limo norda.
-
10
|Números 34:10|
Kaj la limon orientan vi tiros al vi de HXacar-Enan gxis SXefam;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5